Prezento de Jack Halpern


Jack Halpern (Ĝek Halpern) estas la ĉefa plenumestro de la ĈJK-Vortara Instituto (ĈJKI) en Japanio. La instituto, unu el la ĉefaj fontoj en la mondo por ĈJK-vortaroj (vortaroj de la lingvoj ĉina, japana kaj korea) specializas je la kompilo de ampleksaj leksikaj datumbazoj ĈJK kaj araba por la industrio kiu prilaboras homajn lingvojn.

Dum dek ses jaroj li, kiel profesia leksikisto, okupiĝis pri kompilado de la New Japanese-English Character Dictionary (Nova japana-angla vortaro de ĉinaj karaktroj), kaj kiel esploristo ĉe la Ŝoŭa Virina Universitato en Tokio estis ĉefredaktisto de kelkaj ĉinkaraktraj vortaroj por lernantoj, kiuj iĝis normaj konsultverkoj.

Naskita en Germanio, Jack Halpern loĝas dum pli ol 40 jaroj en Japanio. Li loĝis en ses landoj, inkluzive de Francio, Brazilo, kaj Usono. Li estas avida poligloto specializanta je japana kaj ĉina leksikografio; li studis 18 lingvojn (flue parolas dek) kaj dediĉis kelkajn jardekojn al la studo de lingvoj kaj leksikografio. Fondinto kaj direktoro de la Japana Jida Klubo, li instruis sian denaskan lingvon jidan al japanaj lernantoj. Lia plej ŝatata lingvo estas brazila portugala, kion li flue parolas kaj opinias “la denaska lingvo de Dio”.

Jack Halpern aŭtoris aŭ kompilis pli ol dudek librojn kaj dekojn da artikoloj kaj akademiaj referaĵoj, plejparte pri la japana skribsistemo kaj prilaboro de ĈJK-informoj, prelegis publike pli ol 600 fojojn pri japanaj lingvo kaj kulturo, kaj prezentis kelkdekon da referaĵoj ĉe internaciaj konferencoj.

Je sia malpli akademia flanko, Jack Halpern amas la sporton de uniciklado. Li multon faris dum trideko da jaroj por antaŭenigi la sporton tutmonde, inkluzive de la fondo kaj longtempa prezido de la Internacia Unicikla Federo. Li lanĉis la sporton de uniciklado en Japanio kaj estas unu el la direktoroj de la Japana Unicikla Asocio. Nuntempe lia pasio estas ludi la sudamerikan bambuan fluton kenao (quena) kaj plibonigi siajn kapablojn en la lingvoj ĉina, esperanta, kaj araba.